Pasis jam kelkaj jaroj ekde kiam mia edzino kaj mi vizitis la urbon Abu Dhabi unuafoje.
La okazo ekestis en 2007, kiam ni ĝuis feriojn en Dubajo, urbo kie unu el niaj filinoj kaj
ŝia edzo loĝas kaj laboras. Nia bofilo, pro laboraj kialoj, devis plenumi tie en Abu Dabi
iujn formalaĵojn, do li invitis nin akompani lin, por ke ni ekkonu iujn el la plej interesaj
lokoj en la urbo, kaj ko
m
preneble ni konsentis. Por tiuj ho
m
oj, kiuj ne konas Abu Dabi-on
kaj Dubajon, mi opinias oportune diri al ili, ke ambaŭ samtempe estas ĉefurboj de siaj
respektivaj emirlandoj, kaj parto de la tiel nomataj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
(1)
, al
kiuj apartenas ankaŭ Aĵmano, Fuĵairo, Ŝarĵo, Ras-Al-Ĥajmo kaj Um-Al-Kajvajno.
Inter Abu Dabio kaj Dubajo estas distanco de 150 kilometroj kaj ne ekzistas fervojo en la
tuta emirlando, do la trafiko de ĉiuspecaj veturiloj fariĝas tra la aŭtovojo inter ambaŭ
ĉefurbojn, kun konstanta trairado de kamionoj transportante varojn en unu kaj alia
direktoj, pro kio la aŭtovojo estas konstante saturita 24 horojn tage. Sekve de tio, la
cirkulado de privataj veturiloj fariĝas nepre malrapida malgraŭ la potenco kiun kapablas
disvolvi la plej multaj el la veturiloj, kiuj transitas ĝin.
La nomo Abu Dhabi, reprezentas tiel la urbon kiel la emirlandon. Oni povas konsideri, ke
la emirlando estas dividita en du areoj; unu el ili formita de ĉirkaŭ ducent insuloj disigitaj
tra la Persa Golfo (iuj konektitaj inter si per pontoj) kaj la alia formanta parton de la
araba duoninsulo. Abu Dhabi (urbo) geografie situas en nordorienta parto de la Persa
Golfo apud la persa duoninsulo. Ĝiaj najbaroj estas la Regno de Saŭda Arabio kaj la
Sultanlando de Omano kaj norde ĝi limas al la emirlando Dubajo. Ĝi situas sur
insulo situanta malpli ol 250 metrojn de la marbordo kaj estas ligita al la ĉeftero
per la pontoj Maqta kaj Mussafah. Ĝi havas grandajn ĝardenojn kaj parkojn,
verdajn bulvardojn laŭ ĝiaj stratoj kaj aŭtovojoj, same kiel altnivelajn nubskrap-
antojn, kulturajn kaj artajn centrojn kaj luksajn hotelojn, inter kiuj elstaras la
Emirates Palace Hotel Abu Dhabi.
Dum la tempo, kiam ni restis en la urbo, ne eblis al ni aliri eĉ al la ĝardenojn de la
Emirates Palace Hotel Abu Dhabi, ne pro specifa malpermeso, ĉar eniro kutime
estas permesata al ĉiuj, kiuj interesiĝas ekscii pri ĉiuj mirindaĵoj kiujn ĝi enhavas
sed, pro Konvencio ĉe la Pintkunveno, kiu dum du tagoj okazadis tie la t.n.
Kunlabora Konsilio
(2)
, sed ni ne rimarkis de ekstere, en la impona enira arko, kiel
la flagoj de la ses landoj kiuj konsistigas la Asocion fiere svingis movataj de la
milda vento.
Nia dua vizito al la ĉefurbo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj okazis nur unu
jaron poste kaj, kvankam la problemoj de la vojaĝo estis samaj kiel en la antaŭa
okazo, ni ne senkuraĝiĝis sentís ian maldiligentecon. La urbo estis tie, en la
sama loko kie ni lasis ĝin antaŭ unu jaro, kaj tiom bela kiel ĝi ŝajnis al ni dum nia
antaŭa vojaĝo. Sed unue, ant ol eniri al ĝia ĉefa kerno, ni decidis viziti la
Grandan Moskeon, ankoraŭ konstruata en tiu dato.
Diversaj insuloj de la emirlando havas sian propran allogon por esti dediĉitaj al
libertempa turismo, ĝenerale, inter kiuj estas Yas, Dalma, Saadiyat kaj aliaj.
Tamen, la insulo Saadiyat (“Insulo de Feliĉo” en la araba lingvo, kiu havas areon
de 2.700 hektarojn, kaj situas je 500 metroj de la urbo kaj insulo Abu Dhabi), dis-
volviĝas projekto por dediĉi ĝin tiel por speciala turisma regiono, kiel internacia
kultura distrikto. Nuntempe jam en ĝi ekzistas kopioj de la Guggenheim, kaj
Luvro, sub la nomoj Guggenheim Abu Dhabi kaj Louvre Abu Dhabi.
La 40.000 kvadratmetroj de la muzeo Guggenheim Abu Dhabi montros sian
proprajn kolektojn de moderna kaj nuntempa arto kaj gastigos specialajn
ekspoziciaĵojn, kiuj inkluzivos verkojn de la vasta kolekto de la Guggenheim
Foundation. La projekto Louvre Abu Dhabi estas plene financita de Unuiĝintaj
Arabaj Emirlandoj kaj havas areon de 6.000 m2 kaj por konstantaj kolektoj kaj
2.000 m2 por provizoraj ekspozicioj.
Dum nia dua vizito al la urbo Abu Dhabi, ni havis la okazon vidi iujn lokojn de ĝi,
kiujn ni ankoraŭ ne estis koninta, inter ili la eleganta kaj luksa Abu Dhabi Palace
Hotel, pri kiu ni aŭdis mirindaĵojn tiel ke ni decidis viziti ĝin profitante ke tiutage
estis celebrata en unu el la salonoj de la hotelo, ekspozicio pri islama arto.
La bone organizita ekspozicio montris iujn el la plej belaj islamaj artaĵoj en la
mondo en la ĉefurbo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
Dum ni iris de unu loko ĝis la alia vidante kaj komentante pri iuj el la artaĵoj, ni
renkontis grupon de sinjorinoj, kiuj trapasis en la kontraŭa direkto al la nia kaj
unu el ili, aŭdinte nin paroli, demandis ĉu ni estis hispanaj. Kiam ni respondis jes,
ŝi diris al ni, ke ŝi ankaŭ estas hispana, naskita en urbo Ciudad Real, nomiĝas
Ana, kaj loĝas en Abu Dhabi jam de longe, ĉar ŝi estis edziĝinta al libana civitano,
kiu laboras kiel oficisto por ŝtata agentejo. Ŝi asertis esti la unua hispana virino
registrita en la lando, jam de antaŭ 20 jaroj. Ana rakontis al ni iujn kuriozaĵojn
pri la hotelo, kiel ekzemple, ke kiu ajn metala objekto aspektanta kiel oro, ĝi estas
efektive de oro kaj ankaŭ ke, se ni volas aĉeti malgrandajn orajn stangojn, ke estas
instalita en la hotelo vendaŭtomata maŝino de tiu valora metalo, kiu alĝustigas la
prezojn ĉiutage, laŭ la valoro indikita de la oficialaj mondaj merkatoj en sama
tempo de la aĉeto kaj ankaŭ, ke la hotelo havas ATM kaj monŝanĝan servon.
Sidante sur komfortaj foteloj de la vasta, eleganta kaj luksa vestiblo, ni povis
gustumi kelkajn delikatajn kafojn (je la prezo de oro, laŭ la oficialaj merkatoj
tiutage), dum ni aŭskultis belajn melodiojn, kiujn junulino sukcesis eltiri de ŝia
orkolora harpo. Ni restis scivolemaj, ĉu la orkolora strukturo de la muzika
instrumento ankaŭ estas el oro.
Deviga vizito al la necesejoj permesis al ni kontroli ke la teniloj kaj ĉarniroj de la pordoj
kaj la kranoj, supozeble estis el oro. Ni ne bezonis tuŝi ilin, ĉar hotela dungito prizorgis
malfermi kaj fermi pordojn kaj kranojn.
La Emirates Palace Abu Dhabi estas kvin-stela luksa hotelo, situanta ĉe la bordo de la
Persa Golfo sur malgranda alteco de la tereno, kiu permesas al ĝi doni tiu senton de
grandiozeco. Ĉio, kio rilatas ĉi tiun hotelon, estas luksa kaj videblas ekde la unua
momento, post rigardo de grandega arko (40 metroj alta kaj 36 metroj larĝa) de la en-
irejo. La hotelo estis konstruita laŭ iniciato de la registaro de Abu Dhabi (kiu ankaŭ estas
ĝia posedanto). La intenco de la regantoj de Abu Dhabi estis konkurenci kun la Al Arab
de Dubajo, la sola 7-stela hotelo en la mondo. Ĝia konstruado daŭris pli ol tri jarojn kaj
la inaŭguro okazis en la monato Novembro de 2005. Ĝi rapide fariĝis limŝtono en Abu
Dhabi, konstruita laŭ la stilo de majesta orienta palaco. Ĝia konstruaĵo onidire, reflektas
la malsamajn nuancojn de la arabaj dezertaj sabloj kaj estas kronita per 60-metra alta
kupolo kune kun aliaj 113 kupoloj tra la konstruaĵo, kovritaj per mozaikaj vitraj kaheloj
pintitaj per oraj finaĵoj.
La Emirates Palace Abu Dhabi etendiĝas unu kilometron de unu alo ĝis la alia, kaj havas
entute 100 hektarojn el kiu la plej granda parto estas ĝardenoj kaj privata strando (1,30
km., laŭ informoj de la hotel-retejo). La hotelo konsistas de centra konstruaĵo kaj du aloj
ambaŭflanke de ĝi; de unu flanko ĝis la alia estas distanco pli ol unu kilometro (laŭ
informoj de la hotel-retejo). La dekoracio tra la Palace estis elpensita konforme al la
nuntempa araba stilo kaj inkluzivas plej bonkvalitan marmoron, komplikajn mozaikojn
kaj pli ol 1 002 kristalajn lustrojn de Swarovski kio permesas al ĝi elstari kiel arkitektura
mirindaĵo,
La hotelo havas 302 luksajn ĉambrojn, nomitajn Koralo, Perlo kaj Diamanto kun ĉirkaŭ
55 kvadrataj metroj kaj 92 apartamentojn, kiuj iras de la Khaleej-apartamentoj de 110
kvadrataj metroj ĝis la Palacaj apartamentoj kiuj konsistas el du/tri ĉambroj kun salono
kaj manĝoĉambro, situataj en la sesa kaj sepa etaĝoj kaj estas rezervitaj por reĝeco kaj
personecoj. La minimuma tarifo estas 400 dolaroj nokte por la Koral-ĉambroj, kiu ankaŭ
ofertas vidojn de la abundaj pejzaĝigitaj ĝardenoj, kaj la plej alta superas 11.500
dolarojn nokte por la Palace Granda Apartamentoj, kvankam ĉio dependas de la
cirkonstancoj kaj sezono. Kaj kio estas ankoraŭ plej grava, Emirates Palace ofertas
feriojn laŭ la deziroj aŭ kapricoj de la klientoj, kiuj povas esti eĉ la plej multekostaj en
la mondo, ĝis 1.000.000 dolarojn nokte. La Perlo-ĉambroj estas vastaj kaj prezentas
artan miksaĵon de majesta araba splendo kaj pintnivela teknologio. La plej altnivela
hotela plurmedia sistemo, inkluzive de tuŝekranaj regpaneloj, permesas al la klientoj
komplete regi ĉiujn aparatojn en la ĉambroj. La interaga televido provizas altrapidan
interretan aliron kaj ankaŭ konsiderindan elekton de ebloj, kiuj mirigos la teknik-
istojn. Sendrata konektebleco kovras la tutan Emirates Palace areon, kaj ene de la
konstruaĵo kaj ĉirkaŭ la parko, apud la naĝejo kaj sur la strando.
Ĉiuj ĉambroj kaj apartamentoj havas luksan litotukon kaj bone aranĝitajn meblojn
samkiel marmorajn banĉambrojn ekipitajn kun iPad mini; 125 centimetrajn plasmajn
televidilojn kaj tiuj de la apartamentoj havas 150 cm. kun enkonstruitaj ĉambraj reg-
iloj, interaga difin-televido kaj elekto de pli ol 150 televidaj kanaloj, senpagaj filmoj
laŭpeteblaj servoj, konsiderindan elekteblon senpagan altrapidan WiFi. Ankaŭ havas
24-horan ĉefserviston. La hotelaj regularoj estas ke la kliento ĉiam devas ricevi la plej
bonan servon.
La hotelo havas du gimnastikejojn, unu en ĉiu alo de la konstruaĵo ĉiu kun pintnivelaj
maŝinoj kiuj ofertas masaĝojn kaj vastan gamon de luksaj korpaj kuracadoj person-
ecigitajn trejnajn sesiojn kaj aerobikajn kursojn. La plej nova trejniteco estas je la
dispono de la klientoj en la tekno-gimnastikejo, kaj 2 naĝejoj, po unu en ĉiu alo de la
konstruaĵo. Unu estas por plenkreskuloj sen infanoj kaj la alia por familioj, kiu
inkluzivas mini-akvan parkon.
Estas konsilinde viziti ĉi tiun ekskluzivan hotelon inter la monatoj Novembro kaj
Februaro, kiam estas konsiderata vintro, en la Emirlando, ĉar la temperaturoj ne
estas tiel altaj kiel en la someraj monatoj, kiuj povas atingi 50º C kun tre alta
grado de humideco.
(1) Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj elektis kiel ĉefurbon de sia federacio, la urbon Abu Dhabion,
kvankam la komerca kaj plej loĝata ĉefurbo de la sep emirlandoj estas Dubajo. Rezulte de ĉi tiu
kuniĝo la sep membroj de Supera Konsilio de Regantoj decidis elekti kiel prezidanto de la
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, al HH. Ŝejĥo Ĥalifa bin Zajid Al Nahajan kaj vicprezidanto al HH.
Ŝejĥo Mohamedo bin Raŝid Al Maktum.
(2) Kunlabora Konsilio pri la Arabaj Statoj de la Persa Golfo (GCC).- Temas pri política alianco
kiun formas ses landoj lokigitaj en la Persa Golfo kaj kreita la 25-an de Mayo de 1981. La
landoj, kiuj ĝin konsistigas, estas :Saŭdiarabio, Barejno, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kuvajto,
Omano kaj Kataro. La GCC kovras ĉirkaŭ 2,50 milionojn da kvadrataj kilometroj kaj estas hejmo
de pli ol 44 milionoj da homoj laŭ raportoj registritaj de la jaro 2012. La ĉefa riĉfonto de la konsilio
venas de nafto el ĝiaj rezervoj.
La Centro prenis la respondecon esplori kaj analizi la historiografiajn fontojn kaj konservi ĝian
pasintecon, kiel oni decidis en la Konstitucia Leĝo de la Centro. Specife, la celoj
de la GCC estas:
- Kunordigo, integriĝo kaj interligo inter la membroŝtatoj en ĉiuj regionoj por
atingi unuiĝon,
- Pliprofundigi kaj plifortigi ekzistantajn rilatojn kaj kunlaborojn inter iliaj homoj en diversaj areoj
inkluzive de minado, agrikulturo, financo, komunikado, edukado kaj kulturo.-
- Stimuli sciencan kaj teknologian progreson en la kampoj de industrio, minado, agrikulturo, akvo
kaj bestaj rimedoj, antaŭenigi sciencan esploradon kaj establi kunajn entreprenojn kaj instigi
kunlaboron de la privata sektoro.
La Duoninsula Ŝildo-Forto, la armea brako de la GCC, estis fondita en 1984. Ĝia konstanta bazo
estas ĉe Milita Urbo Reĝo Ĥalid, proksime al Hafar Al Batin, Saŭd-Arabio.
(3) Lia Moŝto Ŝejko Mohammed Bin Zayed Al Nahyan (Kronprinco de Abu Dhabi & Deputita
Supera Komandanto de la UAE-armetrupoj) Turisma Disvolviĝo & Invest Company (TDIC), la
aktivaĵa disvolva brako de Abu Dhabi alportis iujn el la plej bonaj islamaj artaĵoj de la mondo al la
UAE-ĉefurbo. La unuan fojon en Mezoriento, elektoj de artoj el la fama kolekto Khalili decidis
ekspoziciati ĉe la Emirates Palace. Ekspozicias pli ol 500 artaĵoj, multaj el kiuj neniam antaŭe estis
montritaj.
La ekspozicio Ilustras la disvolviĝon de ĉi tiu riĉa arta heredaĵo dum periodo de ĉirkaŭ 1400 jaroj,
de ĝiaj komencoj en la frua 7-a jarcento ĝis la 20-a, kaj de landoj tiel malproksimaj kiel Ĉinio en la
oriento ĝis Hispanion en la okcidento, kaj de la mezaziaj stepoj en la nordo ĝis Afriko, en la sudo.
La evoluantoj de la islama stilo tra la jarcentoj kaj la atingoj de islama artisto, ambaŭ teknikaj kaj
artaj, estas ilustritaj per iuj el la plej grandiozaj ekzemploj de islama arto por travivi.